Prediko ĉe la Universala Kongreso

Mi predikis ĉi tiun predikon ĉe la Ekumena Diservo de la Kristana Esperantista Ligo Internacia ĉe la 111a Universala Kongreso la 2an de aŭgusto, 2026, en Graco (Graz), Aŭstrio, uzata la lecionoj de la Ekumena Perikoparo, specifie Mateo 14:13-21.

Vidu ĉi tie por raporto pri la diservo en la ĉeĥa. (Novaĵaro de la Církev československá husitská)


Graco kaj paco al vi, gefratoj en Kristo.

Nia Evangelio hodiaŭ komenciĝas en stato, kiun multaj el ni rekonas tro bone: stato de malĝojo, lacigita kaj profunda deziro foriri de la homamaso.

Kiam Jesuo lernis ke lia kuzo kaj antaŭulo en sia ministerio, Johano la Baptisto, estis ekzekutita de Herodo, Jesuo retiriĝis sole de tie en boato al dezerta loko.

La politika klimato estis malamika, la risko estis mortiga, kaj lia koro estis pezega. Li bezonis momenton por spiri kaj preĝi. Ni komprenas tion; ĉar en nia aŭskulto, ni estas kun li. Kiam ni rigardas nian mondon hodiaŭ — rompita de divido, laca de ekonomia angoro, sanga de tutmonda konflikto — nia unua instinkto ofte estas kaŝi sin. Ni timas, kaj ni flugas. Ni volas fermi la kurtenojn, malŝalti la novaĵojn kaj resti al niaj propraj trankvilaj, dezertaj lokoj.

Sed ni ne povas forĵeti la mondon, sed, kiel Jesuo, ni devas reveni. Finfine. Do, en kio stato, ni revenos?

Kien Jesuo iris, la popoloj sekvis lin piede el la urboj. Sed kiam Jesuo eliris el la boato, li ne kaŝis sin, sed faris sian dian mision, ĉar

“Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.” (v 14, Londono versio)

La vorto uzata ĉi tie por kompato estas viscera vorto. Ĝi ne signifas, ke Jesuo sentis etan ondon de kompato; ĝi signifas, kiel lia intesto eksplodis. Lia koro rompiĝis por ili. Jesuo rigardis la malsanulojn kaj kiel savanto elektis amon por la populoj— li eleklis amon — anstataŭ komforto kaj paco.

Kiam la suno komencis subiri, la disĉiploj rigardis ĉirkaŭe kaj iĝis maltrankvile. Ili vidis loĝistikan neeblecon. Ili estis meze de nenie kun miloj da malsatuloj, kaj la remedoj estis kilometroj for. Do, ili donis al Jesuo kun tre praktika, tre prudenta kaj tre kompreneba solvo:

“La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.” (v 15b)

Kvankam severaj, la disĉiploj ne estas la fiuloj. Ili estas la realistoj. Ili taksas la resursojn. Ili agas laŭ tio, kion teologoj nomas teologio de malabundeco — la profunda kredo, ke simple ne estas sufiĉe.

“Forsendu ilin,” ili diras. “Lasu ilin zorgi pri si mem.”

Kiom ofte niaj apartaj preĝejoj ripetas ĉi tiun senton? Ni rigardas la ŝokajn bezonojn de niaj komunumoj — la solecaj, la homoj serĉantaj sencon, la sistemajn maljustecojn — kaj ni diras: “Ni ne havas la rimedojn por tio. Ni estas malgranda komunumo. Sendu ilin ien aliloken.” Sed Jesuo tute renversas ilian logikon.

“Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.” (v 16)

Imagu la alarmon, kiun la disĉiploj sentis: “Ni havas nenion ĉi tie krom kvin panojn kaj du fiŝojn.” Ĝi estas agnosko de malriĉeco. Ili tenas mizeran tagmanĝon kaj komparas ĝin kun monto da bezono.

La miraklo estas en la respondo. Jesuo ne argumentas kun ili. Li ne neas, ke la rimedoj estas malgrandaj. Anstataŭe, li diras: “Alportu ilin ĉi tien al mi.”

Jesuo prenas la kvin panojn kaj la du fiŝojn. Li ordonas al la homamasoj sidiĝi sur la herbo. Prenante la kvin panojn kaj la du fiŝojn, li rigardas supren al la ĉielo, benas ilin, dispecigas la panojn kaj donas ilin al la disĉiploj, kaj la disĉiploj donas ilin al la homamasoj.

Rimarku la fadeno de verboj ĉi tie: fadeno kiun kristanoj ĉie devus rekoni: Prenu. Benu. Rompu. Donu. Ĉi tiuj estas la samaj vortoj, kiujn Mateo uzas poste ĉe la Lasta Vespermanĝo. Prenu. Benu. Rompu. Donu. Ili estas la vortoj de la Komunio.

En la manoj de Jesuo, la kalkulado de malabundeco transformiĝas en la heredon de abundeco. Jesuo ne faras magion por krei monton da pano sur la montetoflanko. La teksto implicas, ke dum la pano estis rompita kaj disdonita, ĝi multiĝis.

Dek du korboj. Unu por ĉiu el liaj disĉiploj. Peza memorigilo, ke kiam ni metas la malmulton, kiun ni havas, en la manojn de Kristo, Dio ne nur plenumas niajn bezonojn. Dio superfluigas ilin.

Ni ofte rigardas la Eklezion hodiaŭ kaj vidas malabundecon. Ni alfrontas potencajn sekularajn fortojn. Ni vidas malkreskantan partoprenon, rimedojn kaj potencojn tra la preĝejoj. Eble, ni rigardas niajn dividitajn tradiciojn kaj pensas: “Mian malgrandan paroĥon, kio ĝi faros? Kion povas atingi nia fragmentita atesto?” Kaj, malgranda ankaŭ, nia propra Ligo: kion ni havas, kaj kion ni povas fari?

Jesuo diras al ni hodiaŭ, li dirads: Ĉesu rigardi tion, kio mankas al vi, kaj alportu al mi tion, kion vi havas. La rimedon ke ni havas, la mondo bezonas.

Ni havas malsamajn diservajn manierojn, malsamajn formojn de regado kaj apartajn teologiajn distingilojn. Fakte, fine, ne gravas. Kiam ni alportas niajn unikajn donacojn kaj gracojn al la tablo de Kristo, li benas ilin, rompas ilin kaj uzas ilin por nutri nian  mondon.

Nia mondo malsatas. Ĝi malsatas je komunumo, je justeco, je pardono, je celo, je konsolo kaj je senkondiĉa amo. Se ni pasigas nian tempon gardante niajn malgrandajn korbojn da kvin panoj kaj du fiŝoj, maltrankvile, ke iu alia eble ŝtelos ilin aŭ ke ili ne sufiĉos, ni maltrafas la miraklon.

La miraklo okazis ĉar la disĉiploj volis fordoni ĝuste tion, kion ili pensis, ke ili bezonas por si mem. La pano multiĝis per la kunhavigo, ne per la hamstrado.

Dum ni alproksimiĝas al la tablo, kiun nia Sinjoro pretigis, kaj de tie al la mondo, ni malakceptu la mensogon pri malabundeco. Ni ĉesu diri al la mondo “foriru kaj aĉetu manĝaĵojn por si mem.”

Anstataŭe, ni rigardu niajn lokojn kun la kortuŝa kompato de Jesuo. Ni prenu nianj tagojn kaj niajn talentojn, niajn rimedojn per dia graco — ni prenu niajn neperfektajn vivojn, kaj metu ilin antaŭ lin.

Ni havu la kuraĝon esti kolekitaj kaj rompitaj kaj donitaj por la vivo de la mondo. Kaj ni fidu, ke Tiu, kiu nutris la miloj da homojn sur herba montetoflanko antaŭ longe, ankoraŭ hodiaŭ gastigas la festenon  kaj estas pli ol sufiĉe por ĉiuj. Amen.

One Reply to “Prediko ĉe la Universala Kongreso”

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.